Kanzono de muzikgrupo Kajto.
Teksto: Reto Rossetti
Muziko: Nanne Kalma
Orangutango
En kaĝo kaŭras orangutango.
Por li skeleta arbostump' figuras
la praarbaron kaj, anstataŭ mango,
duonoranĝo sur la ter' malpuras.
Tra ŝnur' li grimpas kvazaŭ tra lianoj;
anstataŭ branĉoj, fera krad' aĵuras.
Ho, arba virtuozo! Viaj manoj
kvarope svingas la elastan korpon,
kiu en ĉiuj nervoj kaj organoj
spegulas min, mokante mian turpon.
Mi, homo, frato via laŭ la sango,
envias vian flugfacilan kurbon
kaj vian form-adapton, ho orango.
Ещё видео!