[ Ссылка ] estas facillingva retejo intencita por lernantoj. La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri UEA kaj la Esperanto-movado, sed estas ankaŭ literaturaj tekstoj, ĝeneralaj legaĵoj, filmetoj, kalendaro de estontaj kunvenoj kaj aliaj. Anna Lowenstein kaj teamo prezentas la retejon kaj ankaŭ diskutas kiel oni verkas facillingvan artikolon.
Tiu prezento estis pretigita okaze de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en novembro 2022.
-
Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: [ Ссылка ]
Por aliĝi al la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio, en aŭgusto 2024, aliru: [ Ссылка ]
![](https://i.ytimg.com/vi/ImbbdODzO2g/maxresdefault.jpg)